Bonvenon al la Kulturpa^go de Stavanger Esperantoklubo!

Bonvenon al la kultura flanko de nia eta klubo! ^Ci tie ni presentas/-os kulturaj kontribuoj de nia membroj, por via distro kaj ^guado!

Nia ^cefa kulturulo estas Harald M. Dahle, kiu jen estas representata per dek poemoj:

  

                              BATALO
 
            Vi rampas, batalas
            por atingi pinton.
            ^Cu vi estas en alia vojo
            aû ^cu vi estas tie
             kie vi povas liberigi vin
             de la garantio de la problemoj
             kaj lasi la lumon libere flui?
             Formi memkonsciecon
             kiun estas nure vian,
             konstrui defendon kontraû
             la freneza^jo en la doloro,
             organizi la normalajn pensojn
             rifuzi la pensojn frenezajn.
             Fajrero de ^gojo
             en globuso
             kiu ne scias kion libereco
             signifas.
             Estas unueco
             por la historio de la krueleco.
  

                              ^GOJO

                      Vento ^stormas
                      tra mia koro.
                       Ondo mu^gas
                   en la bela naturo.
                  Estas la ^gojo kiu brilegas
                  tra mia dika muro.
                  La ungegoj de la kolero malaperas
                  kiel velka foliaro.
                  Pordoj malfermi^gas
                  kaj aperas
                  la ^goja humoro.

                                    SOLECO

La alternativoj de la ^gojo bankrotis.
     Malrapidete venas la kvieto
         en nova kurso.
  Unu sekundo, unu eterneco
en propra trista pensmondo
       kie mi grimpas
        por ekkapti
la labirinton de ^gojo.
La ^gojo velkas.
Estas neniu kun kiu eblas komuniki.
Nure la soleco antaû mi,
pezaj enuigaj tempetendi^goj.
La momento de eterneco
sekundoj estas eterneco.
                

                                           KOLERO

La dinamito de la agreso
           vortoj negativaj,
el^jeti^gas en negativa blindeco.
La forto dolorofenda de la vortoj
trafas la potencon de la sentimentaleco.
Sentoj negativaj aperigas
de sia ka^sloko,
furiozas kaj eksplodas.
Nenio povas halti la sentojn
kaj doni al mi trankvilon.

REVO

Mi havas revon.
Ke la vivo ne estu nur taktiko.
Ke la vivo estu pli ol ludo.
Ke ni ne ludo nur rolon.
La naturo estas fantazia.
Ni komprenu ke ni estas anka^u fantaziaj.
La cerbo homa estas lertega.
Tion pruvas nia supera teknologio.
Ni ankora^u lernu multe.

 

MISTEROJ

Cerbumanta pri la manieroj vivi, mi sidas en la kantino.
Plenigas min scivolo pri l'vivo kaj miaj proksimuloj.
- Mi komprenu la misterojn de l'vivo, ^ciutage iom pli.
Mi rigardas la kantinon.
Venas subite knabino.^Si ridetas.
- Saluton, Harald, ^si diras.
Mi ordigas la hararon kaj salutas. Necesas kapti l'atenton.
-^Cu vi sukcesis solvi la hejmtaskon?
- Ne tute, ^si diras.
Eblas imponi. Mi regas la situacion.
Plia mistero solvita.
Ni konversacias duonan horon, ^gis endas solvi la misterojn en la lerolibro.
Mi ion lernis pri ^si.
Mi iom komprenis de l'misteroj de l'vivo kaj scivolas, kiun enigmon mi nun solvos.

 

La jenaj poemoj verki^gis dum la Kultura Esperanto-festivalo en Lesjöfors en Svedio, A^ugusto 1998, kie Harald partoprenis verkado-kurson.

SKRIBANTE...

Skribante

mi estas libera

Mi povas fari ^cion kion vi volas

en la papero

 

Legante

vi estas libera

Vi povas  elekti kiel vi ^satas legi

mian poemon

 

Vivante

^cu mi estas libera?

Mia vivo do ne okazas

en papero

 

Pensante

mi trovas mian vojon

sed kiel realigi

miajn emojn?

 

STELO

Mi ne estas stelo
^Car la steloj ne vivas,
sed mi vivas.
^Car mi ne estas sur la ^cielo.
La steloj ne povas pensi,
sed mi multe pensas.
Mi neniam vidis stelon
kiun skribis poemon.   


                          KIAM MI SKRIBAS...

                          Kiam mi skribas
                       mi komprenas min mem.
                          Kiam mi skribas
                       miaj problemoj malaperas
                          Mi devas skribi
                       por justigi min mem,
                          fari ion dum mia vivo
                       realigi min mem.

                          Kiam mi skribas
                        mi harmonias kun mi mem.
                          Mi kreas mian propran vivon.
                         Mi kontraûbatalas miajn videblajn
                           kaj nevideblajn malamikojn.
                         Cetere: ^cu mi vere havas malamikojn?
                           Mi ne bezonas malamikojn.
                         Mi ^satus esti amiko kun ^ciuj.

                            Kiam mi skribas
                         mi kreas min mem.
                             Mi kreas...
                          Mi estas tute feli^ca...


                                      SENTOJ

         Rakontu al mi kiel vi sentas vin
         Rakontu al mi kio estas reala
         Kaj mi faros la saman por vi     
         ^Cu vi ne pensas ke ^gi estas vere?
         Mi esperas ke vi sentas vin libera
         rakonti viajn problemojn al mi.
         Kaj se vi kondukas aûton
         mi montros al vi kie ni estas.
         Mi esperas ke mi estas viro
         kiu plenigos la mondon de ^gojo.
         Kaj finfine
         mi estos via plej bona amiko.

    

PRI MONO
La sekva kontribu estas la sola kiun la klubo ^gis nun faris kune.  Respondante al peto de hispana esperantisto kiu volas kolekti tekstojn de diversajn lingvojn kun traduko en esperanto, ni tradukis la poemo "Om pengar" de Arne Garborg. 

Pri mono

Oni povas a^ceti man^gon,
sed ne man^gemon,
sanilojn, sed ne sanon,
molajn litojn, sed ne dormon,
scia^jon, sed ne sa^gecon,
ornamenta^jojn, sed ne belecon,
brilon, sed ne agrablecon,
amuzon, sed ne ^gojon,
kameradojn,
sed ne amikecon,
servistojn, sed ne lojalecon,
grizajn harojn, sed ne honoron,
trankvilan tagojn, sed ne pacon.
La ^selon de ^ciuj aferoj
oni povas ekhavi per mono,
sed ne la kernon,
^gi ne haveblas per mono

Om pengar

Ein kan kjøpe seg
mat, men ikkje mathug,
dropar, men ikkje helsa,
mjuke sengar, men ikkje svevn,
lærdom, men ikkje vit,
stas, men ikkje venleik,
glans, men ikkje hyggje,
moro, men ikkje glede,
kameratar,
men ikkje venskap,
tenarar, men ikkje truskap,
gråe hår, men ikkje ære,
rolega dagar, men ikkje fred.
Skalet av alle ting
kan ein få for pengar,
Men ikkje kjernen:
den er ikkje for pengar fal.

Kultura
rondo La ttt-ejo membras en Kultura rondo.

[ Posta ] [ Antaua ] [ Hazarda ] [ Listigu ] [ Aldonu ] [ Redaktu ]

Virtuala Esperantujo